#esperanto
Neniu devus esti eksponita al la kontraŭdemokratiaj mensogoj de #Musk-o por ekscii ĉu ŝtormo venas aŭ kiam nia elektro revenos.
Por la bono de demokratio (kaj de nia mensa sano), ni neniam uzu #X kaj ni ignoru ĉion de #Musk-o.

#esperanto
Neniu devus esti eksponita al la kontraŭdemokratiaj mensogoj de #Musk-o por ekscii ĉu ŝtormo venas aŭ kiam nia elektro revenos.
Por la bono de demokratio (kaj de nia mensa sano), ni neniam uzu #X kaj ni ignoru ĉion de #Musk-o.
#esperanto
Ĉiu opinias sian mortigadon pravigita. Kaj tiuj mortigoj pravigas pliajn mortigojn. Tiel estas jam dum miloj da jaroj.
Ni ĉesu mortigi. Nenio el tio estas pravigita.
#esperanto
Ni ne etikedu la usonan #Respublikanan Partion kiel *konservatisman*. Ili TUTE NE subtenas tradiciajn valorojn. La Respublikana Partiestroj estas mal-konservativuloj. Ili estas radikalaj, kontraŭdemokratiaj batalantoj por la oligarkio.
Ni ĉesigu la diktatorecon de la oligarkoj.
#esperanto
Nu! *Juĝisto* #Alito retiris sin el proceso koncernanta naftokompanion.
Ili JA timas "bluan ondon".
Kiu scias? Eble baldaŭ *Juĝisto* #Thomas eĉ komencos raporti pri kelkaj el siaj subaĉetaĵoj.
#esperanto
Estas utile memori ke en 2024 okazis dupartia interkonsento pri enmigrada reformo. #Trump insistis ke la Respublikanoj malakceptu ĝin. Trump bezonas kaoson kaj brutalecon en Usono por daŭri potence.
Ni fokusiĝu kaj haltigu la diktaturon de la #oligarkoj.
#esperanto
Estas utile memori ke ekzistis nuklea interkonsento kun #Irano, kaj en 2018 #Trump nuligis ĝin. #Trump bezonas la kaoson de milito por daŭri potence.
Ni fokusiĝu kaj haltigu la diktaturon de la #oligarkoj.
#esperanto
Estas utile memori ke #Irano elektis #demokration kaj ke en 1953 Usono kaj Britio renversis #Mosaddegh-on por instali diktatoron – por profitigi usonajn kaj britajn naftokompaniojn. Sekvata de jardekoj da konsekvencoj.
Ni fokusiĝu kaj haltigu la diktaturon de la #oligarkoj.
#esperanto
Estas utile memori ke #Trump ne povas permesi pacon en Usono kaj la mondo – tiam estus tempo kaj intereso por esplori kaj diskuti la seksperfortadon de infanoj kaj tiom da aliaj krimoj fare de li kaj aliaj oligarkoj.
Ni fokusiĝu kaj haltigu la diktaturon de la #oligarkoj.
#esperanto
Ni ne egaligu la malpermeson de #CNN, #MSNOW kaj #Politico ĉe la Blanka Domo kun la malpermeso de #Fox. #FoxPropaganda ne estas simple partia; ĝi intence disvastigas mensogojn.
Ni devus nuligi #FoxPropaganda (kaj X) per ignorado de ĝi kaj bojkotado de ĝiaj sponsoroj.
#esperanto
Kial iu ajn legitima ĵurnalisto volus demandi #Trumpon? Ĉiu lia vorto estas mensogo aŭ subtenas mensogon. Kial doni al li okazon disvastigi liajn kontraŭdemokratiajn mensogojn?
Trump mensogas ĉar li scias ke #laPopolo malakceptas ĉion kion li reprezentas.
#esperanto
Muzikistoj praktikas gamojn ne por iĝi grandaj ludantoj de gamoj, sed por apliki siajn kapablojn al sia muziko.
Simile, ni meditas ne por iĝi grandaj meditantoj, sed por apliki momentojn de vekeco en la *ĉi tie kaj nun* al la cetero de niaj vivoj.
Ni vekiĝu!
#esperanto
#Demokratio postulas informitajn diskutojn kaj decidojn bazitajn sur la realo.
La plej granda minaco al demokratio hodiaŭ estas mensoguloj kaj tiuj, kiuj disvastigas mensogojn.
Ni informiĝu per fidindaj fontoj.
Ni forbalotu la mensogulojn.
Ni ignoru #FoxPropagando-n k.s.-n.
#esperanto
Dum ni memoras la 11-an de septembro, ni ankaŭ memoru la irakan embargon, kiu mortigis ĉirkaŭ 500,000 infanojn, kaj la promeson de Usono ne fini la embargon. Ĉu konektitaj?
Ni memoru ĈIUJN nenecesajn mortigitojn.
Ni ĉiuj ĉesu mortigi unu la alian.
Ni haltigu la oligarkojn.